山谷ブログ-野宿者・失業者運動報告-

アクセスカウンタ

zoom RSS Alvoko de Tatekawa por Internacia Agado

<<   作成日時 : 2012/03/24 06:04   >>

ブログ気持玉 0 / トラックバック 0 / コメント 0

竪川河川敷公園発信の国際声明文の、エスペラント語バージョンを寄せていただきました。ぜひ、ご活用ください!
*エスペラントとは?

Alvoko de Tatekawa por Internacia Agado

Bonvolu subteni Senhejmulan Tendaran Vilagxon de Tatekawa sendante mesagxon al la municipo de kvartalo Koto por protesti nuna forpelo.

La situacio estas serioza kaj via reago povus helpi haltigi plian forpelon.

Bonvolu sendi faksimilajxon al subaj tri lokoj antaux la fino de marto. Ankaux efika estas protesto al la japana registaro aux japana ambasadejo.

l Kvartalestro de Koto YAMAZAKI Taka-aki: +81-(0)3-3647-4133
l Direktoro de Terkonstrua sekcio de kvartalo Koto NAMIKI Masato: +81-(0)3-3647-8454
l Direktoro de sekcio de riverbordo kaj verdejo de kavartalo de Koto ARAKI Takeo: +81-(0)3-3647-9287

Bonvolu klare esprimu vian proteston al forpelo de Takekawa kiam vi skribas vian mesagxon al koncernaj auxtoritatuloj. Bonvolu sendi mesagxon kiun vi sendas al la auxtoritatuloj al san-ya@sanpal.co.jp por ke ni metu gxin sur nia hejmpagxo.

Ni ankaux planas pli da manifestacio kaj aliaj agadoj. Ni alvokos internacian agadon. Ni antauxdankas vin kaj bonvole dauxre vizitu cxi tiun pagxon.


Senhejmula Tendara Vilagxo de Tatekawa alvokas internacian agadon haltigi forpelon de senhejmuloj.
Cxiu promeso estis ignorata. La forpelo de senhejmuloj el la Riverborda Parko de Tatekawa (Tatekawa-Kasenziki-Koen) en kvartalo Koto, Tokio estis ruzatako kun plena trompo kaj diskriminacio. Dum kelkaj monatoj 60 senhejmuloj kiu logxas en la parko frontas intensan atakon forpeli por loka rekonstruo kaj “media puriga operacio” koncerne kun konstruado de Tokia plej nova rekorde alta turo “Tokyo Sky Tree” . La municippo de kvartalo Koto kiu kvankam diris ke gxi ne trude forpeli, multfoje trudis per minaco translokon de 10 kelkaj senhejmuloj kiu logxas en la parko. En lasta vintro la municipo komencis procedi por deviga forigo “administran aplikon” kiu estas klitikata kiel kontraux japana konstitucio kaj kontraux internacia interligoj de homaj rajtoj. Por eviti devigan forigon, la senhejmuloj translokigxis al la alia parto de la parko kiu estas jam finita de rekonstruo. La municipo komencis gxeni kaj provis forpeli la translokigxajn senhejmulojn. En la 27-a de januaro, 100 gardistoj, policistoj kaj municipaj oficistoj atakis per perfortoj nome, batoj, piedbatoj, trenoj kaj renversigi protestantan homon kiu rezistis per sidado. La municipo konstruis barilon dum multaj protestantoj estis vunditaj. La unu triono da parko estis blokadata. La senhejmuloj vivas cirkauxante de bariloj. La barilo blokas vojeton al trinkebla akvo kaj vojon por tircxaro per kiu senhejmuloj gajnas monon vendi aluminiajn kestojn kaj paperrubon. Rezulto de la municipo de kvartalo Koto estas ke ne vivu senhejmuloj.

La municipo de kvartalo Koto atencas vivrajton de senhejmulo, publike agitas en diskriminacion kaj perforton.
Policistoj por publika ordo cxirkauxiras cxirkaux la parko. Gardistoj kiuj estas dungitaj de la municipo de kvartalo Koto rigardas dum 24 horoj kaj fotas videon. Samtempe la municipo kondamninde propagandas pri senhejmuloj kaj iliaj subtenantoj „La parko ne estas sekure uzebla pro senhejmuloj kaj subtenantoj.“ „Mallegxaj okupantoj baras konstruadon.“ Gxia celo estas agiti lokajn logxantojn kontraux senhejmuloj kaj desegni desegnajxon de malamo inter logxantoj kaj senhejmuloj. Fakte, en kvartalo Koto, atakoj al senhejmuloj estas oftaj dum procedo de deviga forigo. Lastjare en la 11-a de decembro lernantoj de elementa kaj mezlernejo versxis akvon al senhejmulo kiu dormis en necesejo de la parko kaj eltiris lin eksteren batante kaj piedbatante. Plue ili cxirkauxtrenis lin per biciklo, perfortis lin kaj rompis lian ripon.
Bruligi kaj jxeti sxtonon ripetigxas. Estas grava kulpo de la municipo de kvartalo Koto ke senkonscie pri perforto ecx gxia agado estas prava, malgraux gxi iniciate agitas en perforton al senhejmuloj, dum tiuj konfliktoj okazas ofte.

En la 8-a de februaro, la municipo atakis kaj forigis unu tendon.
Cxi-jare la 8-an de februaro, la municipo atakis kaj forigis unu tendon en la parko. Kvankam jxus antaux la forigo, la municipo promesis intertrakti kun senhejmuloj de la parko, post la forigo la municipo unuflanke rifuzis intertrakton. La municipo de kvartalo Koto cxiam mensogas kaj trompas por forigi senhejmulojn. La forigita senhejmulo estas pli ol 60 jaragxa kaj ne sana. Matene en la tago, pli ol 100 policistoj, gardistoj kaj oficistoj cxirkauxis la tendon kaj perforte eniris. Ili trenis subtenantoj el la senhejmulo per porti de membraro, bati, treni k.t.p. kaj perforte depreni tutan posedajxon kaj detruis la tendon. La senhejmulo ankaux estis trenata el la tendo, kvankam gxis la mateno li vivis en la tendo kaj laboris tie. La oficistoj prenis lin, kiu falis sxokite de perforto, en ambulancon. Ili sendis lin al malsanulejo kaj poste amikoj trovis lin kiu kauxris sur strato en vintra malvarmeco 10 km for de la parko.

La junulo kiu protestis devigan forigon estis arestata.
En la sekvanta tago, la subtenantoj vizitis la oficejon de kvartalo Koto por protesti la devigan forigon kaj nuligon de la intertrakto kaj demandi kialon pri tio. Sed la municipo forigis protestantojn el la oficejo. En tiu proceso, unu protestanta junulo estis arestata. En policejo, la junuro estis enigata en puna cxelo cxar li protestis trakton de policisto. En la puna cxelo la policistoj traktis lin nehumanece. La junulo havis nek kapkusenon nek lankovrilon, havas necesejon sensxirman, mangxajxon kiun li mangxas per mano kaj fluoreskan lampon trobrilan por dormo kiu brilas dum 24 horoj. Policistoj malpermesis lavi kaj razi al li vizagxon kaj dentojn, kaj skribi, legi libron kaj jxurlnalon, fumi, gimnastiki k.t.p. Tio estis torturo. La municipo de kvartalo Koto gxis nun blokas sin per barikado de multaj oficistoj kontraux senhejmuloj kaj subtenantoj kiuj protestis perforton kaj postulis intertrakton. La municipo malpermesas eniri por necesejo, uzi parkejojn de biciklo kaj auxto kaj ne akceptas ekzekutivan procedon de ili en la konstruajxo. La oficejo traktas senhejmulojn kaj subtenantojn ne kiel homoj egalaj.

Tendaro por vivoj
Ke homoj vivas en tendaro en parko aux riverbordo, havas certan kialon, dum kapitalisma regulo vaste regadas japanan socion kaj blovas sxtormo de forjxeto post uzo de homoj. Municipo ne subtenas homajn vivojn sed rabas certajxon por homaj vivoj. Tio signifas malpermesi al senhejmulo sinelekti vivmanielon, detrui komunumon, nei kultulon kaj ignori dignecon. La socio kiu malpermesas unu tendon, dividos, izoligos kaj kasxe mortigos multajn homojn. Tendaro estas bastiono de vivo. La tendaro de senhejmuloj en la parko estas aktuala batalo kaj imagpovo protesti kontraux nuna socio kiu dividas popolon kaj vivigas popolon mortigi unu la alian.

Diskriminacio ne finigxas.
Tio estas realo de Japanio kiu spertis historian katastrofon de atomcentralo antaux cxirkaux unu jaro. Estas la realo de Tokio nur 200 km for de Fukusximo. Samtempe, ke homoj jxetas sxtonon al senhejmulo, bruligas kaj forlasas sur vintra strato senhejmulon, Japanio brakumas atomcentralon kiu funkcias per radioekspona kaj mortiga laboro de plej malaltklasaj laboristoj ekster kaj enlandaj. La registaro ecx intencas eksporti atomcentlaron. Novaj bazoj de Henoko kaj Takae estas konstruotaj en Okinavo al kiu la japana registaro trudas multajn usonajn militajn bazojn pro historia nacidiskriminacio kaj kolonia ekspluatado. En lernejo, laborejo, oficejo por enmigrintoj kaj surstrato, alinacieca kaj alinacia popolo ricevas perforton, ekzemple piedpremon de digneco kaj justeco de eksaj “komfortaj virinoj” de japana armeo en diversaj aziaj lokoj kiuj akuzas al perfortoj de invada milito sub la nomo de Tenno, neadon de rajto de nacia edukado por lernantoj de korea lernejo en Japanio, dum fortigxas fasxismo kaj sxovinismo, kaj dum la japana registaro nur por ricxuloj intencas disvastigi pli da malricxeco kaj milito al la mondo. La japana “ordo”, de kiu staras sur la pinto Tennoo, kaj kiu tenigxas per diskriminacio, intencas plu rabi vivon kaj dignecon de tutmonda malricxulo per milito kaj ekonomia invado.

La municipo de kvartalo Koto ankoraux intencas forpeli senhejmulon.
Sed, ni, senhejmuloj kaj subtenantoj neniam silentas. Ni alvokas al cxiuj kiuj postulas liberon kaj emancipon. La situacio ne sxangxigxas. La parko estas ankoraux blokata. La municipo de kvartalo Koto ree preparas forigi devige tendaron de riverbordo de Tatekawa per “administra apliko”. La senhejmuloj vivas cxiutage en la situacio de maltrankvilo kaj strecxo pro neatendota forpelo. Ne permesu ree perforton de la nomo de “administra apliko”. Ni petas al vi kiuj legas cxi tiun alvokon protesti al municipo de kvartalo Koto kiu senhezite faras perforton kaj diskriminacion. Postulu nuligi barilon, haltigi forpelon, kaj rajton de vivo de senhejmuloj, ni petas. Lastjare Araba popolrevolcio komencis kaj en cxiuj lokoj en la mondo popoloj protestis per „okupo“ kontraux subpremo de kapitalismo. Cxi tie dum longa tempo estas protesta batalo ke kolekti aluminiajn kestojn kaj paperrubojn, munti tendojn kaj travivi cxiutage! Kaj nun, ne nur barilo kiu blokas la parkon cxirkauxas nin. Estas sennomble multaj bariloj kiuj cxirukauxas nin kaj dividas homojn de la aliaj homoj, ekzemple landlimo, seksa diskriminacio, nacia diskriminacio kaj cxiuj klasaj diskriminacioj. Ni nepre rompos cxiun barilon kaj saltos eksteren de la bariloj.

Por vivi kune!

La 6-a de marto, 2012

Volontuloj de senhejmuloj kaj subtenantoj de la parko de riverbordo de Tatekawa
Kansajaj volontuloj solidarecaj kun Tatekawa kaj Arakawa
Kontrauxsenlaboreca komitato de San-ya Sougidan
Agadkomitato de domo de sociala bono por laboristoj en San-ya

Kontaktejo
San-ya Roudousya Fukushi Kaikan 1-25-11 Nihondutumi, Taitoku, Tokio
Tel/Faks +81-(0)3-3876-7073
E-mail: san-ya@sanpal.co.jp
Blog: http://www.jca.apc.org/nojukusha/san-ya/
Twitter: @sanyadesu

( Videoj )
En la 27-a de januaro, 2012, auxdaco de barilbloko cxirkaux la riverborda parko de Tatekawa
http://www.youtube.com/watch?v=T-cEyuiIg8Q
En la 8-a de februaro, 2012, administra apliko en la riverborda parko de Tatekawa! !-Kio okazis cxi tie-
http://www.youtube.com/watch?v=mcCDperoGUg
Neposedanto, vivo kaj publikeco –Ni pensas pri forpelo de senhejmuloj en la parko.
http://www.youtube.com/watch?v=5pOaV8HKmnQ
Ne permesu administran aplikon en la riverborda parko de Tatekawa! Kolera manifestacio cxirkaux Kameido
http://www.youtube.com/watch?v=CqnQBtuFvfE

----------

竪川河川敷公園より、野宿者強制排除に対し、国際的な抗議の集中を呼びかける(オリジナル)
Tatekawa Tent Village's Call for International Action to Stop the Exclusion of Homeless People(英語)
APPEL DU VILLAGE DES SANS DU PARC RIVIERE DE TATEKAWA AU SOUTIEN INTERNATIONAL CONTRE L’EXPLUSION MANU MILITARI DES SANS ABRI ET L’ARRESTATION D’UN MILITANT PENDANT LA MANIFESTATION(フランス語)
타테카와 하천부지 공원(竪川河川敷公園)에서 벌어지고 있는 노숙자 강제철거에 항의해주실 것을 국제 사회에 요청합니다!(朝鮮語)

テーマ

注目テーマ 一覧


月別リンク

ブログ気持玉

クリックして気持ちを伝えよう!
ログインしてクリックすれば、自分のブログへのリンクが付きます。
→ログインへ

トラックバック(0件)

タイトル (本文) ブログ名/日時

トラックバック用URL help


自分のブログにトラックバック記事作成(会員用) help

タイトル
本 文
Alvoko de Tatekawa por Internacia Agado 山谷ブログ-野宿者・失業者運動報告-/BIGLOBEウェブリブログ
文字サイズ:       閉じる